Commons:Oftaj demandoj

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search

Vikimedia Komunejo (angle Wikimedia Commons) estas arkivo de bildoj, sonoj kaj vidbendaĵoj (do, dosieroj). Ĝi havas du rolojn:

  • servi al Vikipedio (kaj aliaj vikimediaj projektoj) kiel komuna arkivo por ĉiuj lingvoversioj
  • esti arkivo por ĉiu homo, kiu deziras utiligi dosierojn por ĉiu ajn celo

Ĝeneralaj demandoj pri la projekto[edit]

Pri kia retejo temas?[edit]

La Vikimedia Komunejo (mallonge "Komunejo", angle Wikimedia Commons) estis fondita en 2004 por servi al la diverslingvaj projektoj de Vikimedio. La titolo "Vikimedia Komunejo" devenas de la nomo de Fondaĵo Vikimedio, prizorganta la projektojn, kaj de la vorto "komuna", ĉar tio ĉi estas komuna projekto kiu kolektas dosierojn por uzo en ĉiuj vikimediaj projektoj.

Gxis 2004, se vi uzi iun konkretan bildon, vi alsxutis gxin ekzemple al germanlingva Vikipedio. Se japano volis uzi gxin ankaux, li devis alsxuti gxin ankaux al japanlingva Vikipedio. Danke al Vikimedia Komunejo, multaj aferoj kaj gxenerale la internacia kunlaboro estas plifaciligita.

Kion ĝi enhavas?[edit]

Mona Lisa, el la tempo proks. 1503-1505.
Kluzo en Essen-Werden, Germanio. Kiam vi volas reuzi tiun ĉi bildon, indiku minimume: Frank Vincentz, CC-BY-SA 3.0.

La Komunejo enhavas edukajn (sciigajn, informajn, klerigajn) dosierojn. Povas temi pri:

  • bildoj, fakte tio estas la plimulto
  • skanaĵoj de tekstoj, por si mem kaj kiel bazo por Vikifontaro
  • son-dosieroj
  • vidbendaj dosieroj

Dosiero rajtas ekzisti en Vikimedia Komunejo nur, se ĝi estas "libera" en unu el tiuj ĉi du manieroj:

  • Ĝia enhavo estas publika havaĵo (angle
    public domain
    ), en la senco ke ĝi ne estas protektata de aŭtorrajto. Ekzemplo estas Mona Lisa de Leonarco da Vinci: Li mortis antaŭ pli ol sepdek jaroj, tial liaj verkoj ne plu estas protektataj.
  • Ĝia enhavo estas publikigita sub tiel nomata libera permesilo (angle free license). Tio signifas ke la kreinto konsentis ke la verko estu ligata al tia permesilo, kiu permesas la liberan distribuon. En la vikimedia mondo, ni preferas CC-BY-SA, sed ekzistas ankaŭ GFDL.

Tamen, kelkaj dosieroj aŭ verkoj ne taŭgas por la Komunejo, ĉar aliaj vikimediaj projektoj jam okupiĝas pri ili. Ekzemple, enciklopedia artikolo troviĝu ne ĉi tie, sed en Vikipedio. Ne estas akcepteblaj ruleblaj programoj aŭ plata teksto, krom malgrandaj fontkodoj kaj similaj teksteroj priskribantaj la metodon por rekreado de la alŝutitaj perkomputile kreitaj dosieroj (ekzemple la priskribo de grafikaĵo kreita per gnuplot povas konigi la uzitajn komandojn), interalie por ke oni povu plenumi la kondiĉojn de permesiloj kiel GNU GPL.

Ĉiuj dosieroj en la Komunejo devas esti en libera datumaranĝo. Neliberaj aranĝoj kiel ekzemple dokumentaranĝoj de Microsoft Word kaj Excel, MP3, AAC, WMA, MPEG, kaj similaj ne akcepteblas. Ĝenerale, dosieroj, kiujn eblas legi nur posedante neliberan programon, ne akcepteblas.

Pluaj detaloj estas en Commons:Project scope kaj Commons:Licensing.

Ĉu mi rajtas aldoni materialon al tiu ĉi retejo?[edit]

Jes! Fakte ni volas ĝuste ke vi faru tion. Vi simple registras vin, ensalutas kaj poste uzas 'Alŝutu dosieron' je la menuo maldekstre.

Kial Komunejo ne akceptas "justuzatajn" verkojn?[edit]

En kelkaj juraj komunumoj ekzistas la koncepto

. Tiu "justa uzo" signifas ke la uzo ne damaĝas al la ekonomiaj kaj ceteraj interesoj de la kreinto. Ekzemple, en la anglalingva Vikipedio vi ofte vidas artikolon pri filmo, kun fotoj el la filmo. Tio estas "justa uzo", kiu ne damaĝas ekzemple al la vendoj de vidbendoj de tiu filmo. Tamen, multaj aliaj vikipedioj kaj ankaŭ Vikimedia Komunejo ne akceptas ĝin. La dosieroj ĉi tie devas esti vere liberaj, tiel ke la plu-uzanto povas esti certa pri tio.

Ĉu mi rajtas uzi la materialon en tiu ĉi retejo ankaŭ ekster la vikimediaj projektoj?[edit]

Jes. La liberaj permesiloj uzataj de ni postulas:

  • menciu la farinton
  • menciu la koncernan permesilon

Krome, estas bele se vi aldonas ankaux la retadreson de la dosiero.

Kiam vi volas reuzi enhavon el la publika havajxo, vi ecx nenion devas mencii. Tamen, havas sencon tamen fari same kiel cxe la enhavoj sub libera permesilo.

Teknikaj demandoj[edit]

Kiun distingivon (resolution) havu la bildo kiun mi alŝutas?[edit]

La plej altan pri kiu vi disponas. Cetere, se temas pri auxdajxoj kaj vidajxoj: la maksimumo estas cent megabajtoj por unu dosiero.

Kiel mi povas rekte uzi materialojn de la Komunejo en alia vikimedia projekto?[edit]

Simple faru ligilon al la dosieronomo kvazaŭ la dosiero estus en la loka projekto (ekz. la esperantlingva Vikipedio). La servilo unue serĉos en la loka projekto por la dosiero. Se ĝi tie ne troveblas, la servilo aŭtomate serĉos en la Komunejo.

Kiel la softvaro de tiu ĉi projekto estos adaptita?[edit]

Commons:Features

Demandoj pri la komunumo[edit]

Kio estas administranto, kaj ĉu ankaŭ mi povas fariĝi tia?[edit]

Commons:Administrators

Kie mi povas demandi cetere?[edit]

Commons:Diskutejo

Kiel la Komunejo kunlaboras kun aliaj projektoj?[edit]

Commons:Collaboration with ourmedia

Kion mi faru se paĝo aux dosiero estas selektita por forigo?[edit]

Commons:Deletion requests

Kiun lingvon oni uzu ĉi-tie?[edit]

Commons:Lingvoj

Ceteraj demandoj[edit]

Kio estas la kriterioj por alŝuti bildojn ĉi tien?[edit]

Commons:Criteria for inclusion